Censa metropolo

Censa metropolo, aŭ CM estas kanada censoregiono konsistanta el granda urba regiono (la urba kerno) kaj apudaj terenoj (la urbaj kaj kamparaj randterenoj) havantaj altan gradon de socia kaj ekonomia integriĝo kun la urba kerno.

Censa Metropolo havas urban kernon kun almenaŭ 100.000 loĝantoj, laŭ la mezuro de la antaŭ nacia censo. Kiam regiono fariĝis CM ĝi restas tio eĉ se la urba kerno ekhavas malpli ol 100.000 loĝantojn.

Ĉiuj CM-oj dividiĝas je censodistriktoj. Oni povas kunigi CM kun apuda Censa Aglomeraĵo se ili estas socie kaj ekonomie integritaj; ĉi tiu nova unuo nomiĝas kompleksa CM, kaj la konsistantaj CM kaj CA-oj nomiĝas ĉefa censa metropolo (ĈCM) kaj ĉefa(j) censa(j) aglomeraĵo(j) (ĈCA). Ne eblas unuigi unu CM kun alia CM.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search